Zamenhof kaj Superjaro / Josef Ŝemer


La vorton superjaro mi bone memoras de mia unua kurso de Esperanto, gvidita de la forpasinta d-ro H. Maŝler. Mi memoras, ke en la kursa lernolibro aperis la teksto "La Jaro". El ĝi mi enkapigis la jenan frazon: "Februaro havas 28 tagojn. Kiam ĝi havas 29 tagojn, tiam la jaro nomiĝas superjaro."

Superjaro: Super + jaro. Bela kunmetaĵo, ĉu ne?

Mi lernis la vorton parkere sen pensi pri ĝia logikeco. Nur poste mi ekkomprenis, ke temas fakte pri tre logika lingva kreaĵo: ĉar oni aldonas al ĝi plian tagon, la jaro estas pli longa, do "superjaro".

Sed por ni, judoj, pli konata estas la hebrea superjaro: kiam oni aldonas en la mezo de la jaro tutan monaton, nome la plian monaton Adar. Ni do havas ĉiun duan aŭ trian jaron (laŭ iom komplika kalkulmaniero) tian 13-monatan superjaron.

En la hebrea lingvo oni nomas tian jaron meubéret: שנה מעוברת. Kial? Ĉar meuberet estas "graveda, gravedigita". Temas pri analogio al graveda virino, kiu havas "aldonaĵon". La aldonadon de la plia monato oni nomas hebree ibúr עיבור. La jida lingvo adoptis la vortojn meuberet, ibur kaj jen en la jida oni diras עיבור-יאר (iberjor). [jor = jaro]

Sed la popolamasoj en Eŭropo, kiuj ofte prononcis iberjor, ne nepre konis la signifon de la vorto עיבור kaj multaj opiniis, ke ĝi signifas "super" (jide: איבער). Do, okazis konfuzo inter עיבער kaj איבער. Tiu malĝusta kompreno far la popolo nomiĝas "popola etimologio". Verŝajne la plimulto de la jidparolantoj kredis ke iberjor signifas "superjaro".

Ĉu ankaŭ nia Zamenhof estis unu el ili? Ni neniam scios. Sed ni bone scias, ke li kreis la Esperantan vorton "superjaro" laŭ tiu ĉi popola etimologio.


Claude Piron, kiu verkis eseon pri la influo de la jida lingvo je Esperanto (Jewish Language Review, 4, 1984; Israela Esperantisto, 139-140, 2003-2004) bele klarigas la fenomenon per teksto sendita al mi en majo 2007:

« En la jida vorto איבעריאָר (iberjor, 'superjaro'), kiun oni ankaŭ skribas kaj devus skribi עיבור־יאָר la silaboj איבער iber fakte devenas de la hebrea radiko עבר, kiu signifas 'pasi', kaj kiu naskas la verbon עִבֵּר [iber]. Tiu, inter aliaj signifoj, signifas ankaŭ 'pligrandigi', do "pligrandigi monaton", t.e. "aldoni tagon al monato" aŭ "pligrandigi jaron", "aldoni monaton al jaro". El ĝi devenas la skribmaniero עיבור־יאָר [iberjor].

Sed ĉar la vorto איבער iber ĝenerale signifas 'super' en la jida (tiu vorto estas la jida formo de la germana prepozicio über, kiu respondas al la angla over, kaj kies origino, pure ĝermana, neniel rilatas al la hebrea radiko עבר), la ordinaraj homoj, kiuj tute ne interesiĝas pri la ekzakta signifo de vorto, komprenis ĝin kiel la normalan vorton איבער iber 'super', des pli ĉar se oni aldonas unu tagon al jaro, ĝi fariĝas kvazaŭ "pli granda jaro", do "superjaro". Tio donis al Zamenhof la ideon nomi tian jaron superjaro, kiu estas facile memorebla vorto. Nia vorto superjaro do rezultas el miskompreno de la etimologio de la jida vorto far la jidparolantoj. »

En sia supre menciita eseo skribis Piron: "Neniu alia lingvo tiel vortigas tiun koncepton."  *

La hungara esploristo Tamás Biro verkis anglalingvan eseon pri la influoj de la jida je Esperanto, hungara kaj moderna hebrea lingvoj (trovebla en la Interreto). En ĝi li skribas jene: "Mi ne scias ĉu Zamenhof konsciis pri tio, ke la jida esprimo 'Iberjor' ne estas ligita al la germana 'über', sed tio probable ne gravas."


* Superjaro en kelkaj eŭropaj lingvoj:
Angle: leap year. France: année bissextile. Germane: Schaltjahr. Hispane: Ano bisiesto. Ruse: високосный год. Portugale: ano bissexto. Nederlande: schrikkeljaar. Pole: rok przestępny. Hungare: szökőév. Itale: anno bisestile. Svede: skottår.