organo de esperanto-ligo en israelo
 ISRAELA ESPERANTISTO
Abonmanieroj
Transpago Aersendo Rapida

La abon-kotizo por "Israela Esperantisto", eldonata de Esperanto-Ligo en Israelo, por unu kalendara jaro egalas 8 eŭrojn (responde, 10 usonajn dolarojn, 45 israelajn siklojn), inkluzive de sendokostoj. Por membroj de ELI, la abono aŭtomate estas aktivigita. Ĉiu nova abonanto ricevas tuj post la abono la du antaŭajn kolorajn numerojn senpage, aldone al la plej lasta numero. Estas du ĉefaj eblecoj (re-)aboni la revuon: vi povas peti transpagon de via UEA-konto al la nia (elia-q) aŭ rekte sendi la monon en koverto (proprariske).

—  Abono pere de la poŝtservo  ««

Sendante per ordinara poŝto, bonvolu uzi registritan koverton kaj pagi nur per la jena valuto: eŭroj (€), usonaj dolaroj ($), israelaj sikloj (₪). La koncernan sumon : 8 EUR aŭ 10 USD aŭ 45 NIS, sendu al la adreso  P.O.K. 22041 IL-61220 Tel-Avivo  kun indiko "abono al Israela Esperantisto".

—  Abono per ĝiro al UEA-konto  ««

Via nomo:  
Retpoŝta adreso:  
*  Ambaŭ informoj nepre ekzakte kiel estis registritaj ĉe UEA.
UEA-kodo:   -

—  Rapida kaj senpena abono  ««

Via lando:  
Se via lando mankas en la listo, vi ne povas uzi la "rapidan abonon".

Via nomo:  
Retpoŝta adreso:  
*  Bonvolu indiki veran adreson por ke eblos krei la abonon por vi.