Trarigardo de la E-Gazetaro – 07.03.2006


s-ino Barbara Pietrzak, Radio Polonia

Nur antaŭ kelkaj tagoj atingis nin laŭvica, interesa numero de „Israela Esperantisto”. Ĝi ne sole spegulas la ĝisdatajn aktivadojn kaj skribas pri aranĝoj de la tieaj aktivuloj, inter kiuj ni legis pri la novembra sukcesa 6-a Komuna Israela Esperanta Semajnfino, pri sukcesaj intervenoj de esperantistoj en gazetoj kaj eĉ en televido, cetere ne sole israelaj. Junaj arabaj esperantistoj Fidaa Moghrabi kaj Ŭasim Zaher, kun kiuj mi mallonge renkontiĝis dum IJK en Zakopane, estis intervjuitaj de la arablingva magazino „Al-Madina”, do ili uzis la okazon i.a. doni informojn pri Esperanto, dividi la impresojn pri la junulara kongreso. Siajn apartajn travivaĵojn pri la estado en Pollando dividas en la lasta „Israela Esperantisto” Maja Wandel. Ŝi priskribas sian partoprenon en la mezlernejana vojaĝo al Pollando spure de Holokaŭsto, kiun sur la teritorio de Pollando efektivigis nazioj. La rakonto plenas je emociigaj priskriboj, sed ne mankas la informo, ke okazis ankaŭ vizito en la varsovia juda tombejo ĉe la tombo de Zamenhof. Kiel skribas Maja Wandel: „Mi rakontis al la tuta grupo pri Zamenhof kaj Esperanto, […] kiel li kreis Esperanton por la internacia paco. Poste la gvidanto disdonis flugfoliojn pri Esperanto kaj Zamenhof, kiujn oni preparis speciale por la delegacioj al Pollando. Ĉiuj tre interesiĝis pri Esperanto kaj eĉ volis ke mi instruu ilin. Dum la tuta vojaĝo ni kantis unu kanton [estas la tuta mond’ tre mallarĝa pont’]; mi instruis la vortojn en Esperanto kaj ĉiuj tre entuziasmiĝis. Ili interesiĝis aŭdi, ke mi estas denaska parolanto de Esperanto kaj partoprenis kongresojn en multaj landoj, kie mi konatiĝis kun infanoj de la tuta mondo”, fino de la citaĵo.

Tio estas tre valora atesto de Maja, kiun apudas la informo, ke dum la vizito de la juda tombejo en Varsovio la delegacioj supraĵe mencias D-ron Zamenhof ĉe ties tombo. Sed antaŭ 2 jaroj estis pretigita speciala flugfolio por ELI, kiun oni disdonas al judaj gelernantoj ĉe la tombo. Ĝi hebree kondukas tra la fruhistorio de Esperanto, persekutoj fare de nazioj ĝis la nuntempo, inkluzive informojn pri la israela movado. La kortuŝan raporton de Maja Wandel akompanas fragmento de teatraĵo de israela verkistino, Lea Goldberg, rilatanta al la milito kaj al la dummilita kaŝado de judoj. Talente tradukis ĝin Doron Modan, kiu samnumere kontribuas per aliaj valoraj artikoloj kun la historia karaktero. Jam tia estas lia enkonduka artikolo pri „La unua esperantisto en Israellando”, kiu alude al la ekzistinta en la 1908-a jaro E-rondo en Jersualemo, malkovras kelkajn nekonataĵojn ligitajn kun ĝia prezidinto, germana katolika pastro E. Schmitz, kiu venis al Jerusalemo, kiel direktoro de la katolikaj institucioj en Israelo. Cetere, kiel malkovris Doron Modan, pastro Schmitz estis ankaŭ amatora zoologo, klopodanta kolekti pajloŝtopitajn bestojn aperantajn en la Bilbio. Tiu kolekto ŝajne perdita tamen estis retrovita en la 1978-a jaro.

Doron Modan ĉi-numere ne sole referencas al la origino de la E-movado en Israellando, sed krome prezentas laŭvican historian kontribuon. Temas pri la dua kaj la lasta parto dediĉita al la klopodoj fondi Proksimorientan E-Ligon, kio ŝajnis en la 1944-a jaro afero reala. Ni ricevas do la alrigardon al la aktivado de Egipta E-Asocio kaj Palestina E-Ligo por kies sortoj la milito de la 1948/49 evidentiĝis ekstreme malsamfruktoporta. Dum por Egipta E-Asocio ĝi signifis velkon, por Palestina E-Ligo, kiu transformiĝis en E-Ligon en Israelo ĝi signifis evolusojlon. Parolante pri la decembra numero de „Israela Esperantisto”, ne eblas ne mencii ankoraŭ iun historian referencon. Ĉi-foje temas pri fotokopio de poŝtkarto de Zamenhof el septembro de la 1911-a pri la temo E-o kaj religio. Ni citu ĝin laŭvorte: „Al ĉiuj, kiuj diras, ke Esperanto batalas kontraŭ religio – skribas Zamenhof – volu montri la Bulonjan Deklaracion pri la esenco de la esperantismo. Kontraŭ intencaj kalumniantoj helpos neniaj vortoj. Al via entreprenata revuo mi deziras plej bonan sukceson. Mian fotografaĵon mi ne bedaŭrinde ne havas – via L. Zamenhof”. Bedaŭrinde ni ne scias, al kiu estis adresita ĉi tiu historia karto, kiun al la revuo disponigis Boris Kolker.

En siaj enkondukaj vortoj Doron Modan deklaras, ke ĉi-foje la revuo de israelaj esperantistoj prefere estas literatura kaj ne historia – kion kiel vi rimarkis mi iom kvazaŭ misprezentis. Sed ja mi jam menciis fragmente tradukitan dramon de israela verkistino. Krome ĉi-numere troviĝas vera perleto, fajna traduko de tre fama parolado el la ŝekspira „Kiel plaĉas al vi”, en la traduko de tia majstrino, kiel Marjorie Boulton, konfeson pri malkabeo deklaras Krys Ungar – kvankam verdire temas pri poemo el la 2004-a jaro. Mallonge „La duakanonajn librojn” recenzas Doron Modan.