Trarigardo de la E-Gazetaro – 29.08.2006


s-ino Barbara Pietrzak, Radio Polonia

Ĉi-semajne la trarigardon ni komencu de iu el la plej aktualaj periodaĵoj. Ĵus venis la aŭgusta numero de “Israela Esperantisto”, kies unuan kontribuon aŭtoras Zofia Banet-Fornal. En ĝi la aŭtorino emociplene, sed ankaŭ reference al riĉa bibliografio proksimigas al la leganto la familion Silbernik. Ekzistas neniu esperantisto, kiu ne scius, ke sen la financa subvencio, tute konkrete la doto, kiun ricevis Klara Silbernik ne aperus prese la “Unua Libro”. Kiel memorigas la aŭtorino ĝi jam du jarojn antaŭ la eldono estis prespreta. Sed Zofia Banet-Fornal ne limiĝas sole al la figuro de la bopatro de d-ro Ludoviko Zamenhof Aleksandro Silbernik, kies 100-a mortodatreveno pasas ĉi-jare, sed ŝi prezentas ankaŭ aliajn Silbernik-familianojn, kiel aktivajn kaj fidelajn esperantistojn. Prezentante vastan familispektron la aŭtorino prave atentigas, ke – mi citas – “indus esplori pli profunde la meritojn de Silbernik-familio, ankaŭ de Zamenhof-oj por la E-movado. Plej multe da eblecoj ĉi-rilate havas esperantistoj el la landoj, kie tiuj familianoj de Klara kaj Ludoviko Zamenhof loĝis kaj aktivis” – fino de citaĵo.

Tiu ĉi tre interesa historia artikolo kun multaj biografiaj referencoj en malpli longa versio aperis jam pli frue, kiel ni legas, en “Pola Esperantisto”. Sed ĝi ne estas la sola historia esploro, kiun prezentas al la leganto la aŭgusta “Israela Esperantisto”. Nome ĝia redaktoro Doron Modan daŭrigante siajn esplorojn pri la plej ŝatata israela poetino Raĥel, trovis konfirmon, ke ŝi efektive estis esperantistino. Doron Modan referencas al la hebrealingva libro pri la amo inter Raĥel kaj Miĥael Bernŝtejn kaj sia vizito en la literatura arkivo Gnazim en Tel-Avivo.

Ĉi-numere en la periodaĵo de E-Ligo en Israelo multas literaturaĵoj, kaj ĉi-kampe ni renkontiĝas ia. kun Istvan Ertl, kiu prezentas la elhispanigitan de si poemon de Borges “Israelo 1969”. Cetere ni ekscias, ke Ertl redaktas nun poemaron de Borges en Esperanto.

En la numero ne mankas informoj pri konkretaj aktivadoj de israelaj esperantistoj, sed mi ŝatus atentigi aparte pri la ideo de Gian Piero Savio, kiu levas la demandon de denaskaj E-lingvanoj. Plej ofte ni parolas pri tiu fenomeno aludante al internaciaj familioj, junaj geedzaj paroj. La aŭtoro tamen lanĉas la ideon, ke tiun taskon, t.e. peron de E-o en la ĉiutaga vivmedio ekde la naskiĝo aŭ frua infaneco povas transpreni ankaŭ la geavoj. Gian Piero Savio ne sole lanĉas tiun interesan ideon, sed ankaŭ sufloras starigendajn demandojn kaj respondojn kaze de alpreno de tia decido.