Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro – 27.03.2007


Polskie Radio / Esperanto

Antaŭnelonge mi menciis en nia felietono pri la gazetaraj eĥoj de la aperinta dum la pasintjara decembro poŝtmarko “Zamenhof” en Israelo. Tiu temo – amplekse traktita – enkondukas en la lastan numeron de “Israela Esperantisto”. La leganto ekscias detalojn de la daŭranta jardekojn klopodo de E-Ligo de Israelo pri tia poŝtmarko kaj pri tio, ke la sukceso dankŝuldiĝas aparte al israela aktivulino Malka Zemeli. Sed ĉe-okaze ni informiĝas, pri kelkaj facetoj ne vaste konataj, nome ke malgraŭ delonge aperantaj iom pozitivaj reagoj de la koncernaj aŭtoritatuloj en la israela Filatela Servo postenis iu mistera figuro, kiu obstrukciis ĝian aperigon. Bonŝance nun eblis la ideon efektivigi kaj la poŝtmarko estas disvendata inter esperantistoj. Mi mem tamen scivolas ĉu eblas ĝin aĉeti en normalaj poŝtoficejoj? Paranteze tiu informo pri mistera obstrukciulo atentigu nin pri fakto, ke eĉ se kelkfoje aŭdiĝas aprobaj vortoj por la lingvo kaj la e-komunumo, oftas ankaŭ aliloke similaj “vetoemuloj” respondecaj pro tio, ke foj-foje brilaj prognozoj frukte estas magraj. Sed ni daŭrigu pri la lasta E-poŝtmarko. Ĝia apero estas bona preteksto por memorigi, ke en la 1967-a jaro lige kun la planita 52-a UK en Telavivo oni presis E-poŝtmarkon en la eldonkvanto de unu miliono 600 mil ekzempleroj. Kiel informas “Israela Esperantisto” pro la kongresrevoko oni detruis la tutan eldonkvanton, kvankam verŝajne kelkaj saviĝis, fariĝinte filatela raraĵo – pri kio atestis filatela ekspozicio en la 80-aj jaroj. La neokazinta israela UK en la 1967-a estas ankaŭ la okazo memorigi la salutojn de renoma poeto Avraham Ŝlonski, kiu akceptis membri en la kongresa Honora Komitato kaj eĉ pretis akcepti esperantistan delegacion.

Tio estas nur la historia aludo – tutcerte nesubtaksebla – kompare kun laŭvica historia artikolo, tiu de Doron Modan malĉifranta la veran tradukinton de “Unua Libro” en la hebran lingvon, kio okazis en la 1888-a jaro. Evidentiĝas, ke tio estis Hanec, malantaŭ kiu plumnomo kaŝiĝas H. Najmanovicz, multjara felietonisto de la aperanta en Pollando periodaĵo “Hacefira”. La afero estas tre interesa, nome ĝi elmontras la tempokongruecon de la kreiĝo de la Internacia Lingvo kaj reviviĝo de la hebrea. Kiel atentigas Doron Modan, kiam D-ro Zamenhof translokiĝinte al Varsovio renovigis siajn klopodojn krei la Internacian Lingvon, lia preskaŭa samaĝulo, Eliezer Ben Jehuda strebis revivigi la hebrean lingvon. La laborsukcesoj de ambaŭ ebligis ĝuste relative fruan aperon de la hebrealingva versio de la “Unua Libro”.

Al la historiaj veftoj sur la paĝoj de la lasta “Israela Esperantisto” referencas ankaŭ Zofia Banet-Fornal, skribante pri la origino de la vortoj de israela himno, kiu same kiel la esperantista portas la titolon “La espero”. La leganto ekcias, ke ĝia teksto kreiĝis en la 1878-a kaj kelkajn jarojn pli poste estis komponita por ĝi muziko. Por mi estas vere interese ekscii, ke “kelkaj trovas en ĝi parencecon kun la pola nacia himno”. Sed certe por esperantistoj pli atentokapte rolas ŝia konstato: …“la historio de tiu kanto estas aparte interesa por esperantistoj. Enprofundiĝante, oni trovas iun paralelon, ne nur en la identa nomo de la cionisma kaj Esperanta himnoj, sed eĉ inter la ekesto de la poemo Ha-Tikva kaj de la Internacia Lingvo. Tion oni ne povas konsideri simpla koincido. La paraleleco havas komunajn histori-sociajn radikojn”. Kaj laŭvice: “En la 1886-a la poemo “Nia Espero” [Tikvatenu] estis publikigita en Jerusalemo. Jaron poste, en la 1887 D-ro Zamenhof, post longaj penoj, publikigis sian kreaĵon – Lingvon Internacian, kiun li subskribis per la nomo D-ro Esperanto. La poemo de N. H. Imber “Espero” emociis kaj mobilizis de sia komenco la judan popolon, aldonante esperon. La lingvo de D-ro Zamenhof, la idearo kiun ĝi vehiklas, la himno bazita je lia poemo “La espero” elkreskas el la sama trunko, celante la samon: helpi al suferantaj kunfratoj, surbaze de altigo de kvalito de kunvivado de la tuta homaro.” – fino de la citaĵo. Mi aldonu, ke tiun artikolon de la aŭtorino loĝanta en Pollando akompanas la esperantigitaj vortoj de la israela himno kaj ankaŭ la muziknotoj.

Ĉiam kun granda intereso mi legas la unuopajn numerojn de “Israela Esperantisto”, kiu evidente okupiĝas ne sole pri la historiaĵoj, kiuj ja ŝajnas aparta trajto, karakterizanta unuopajn numerojn sub la redakto de Doron Modan. Ĉi-numere krom kelkaj aliaj kontribuaĵoj evidente elstaras la raporto pri la lasta KIES, t.e. esperantista semajnfino en Ejn-Gedi. Pri ĝiaj planoj siatempe ni parolis en nia programo kun Amri Wandel. Kaj ĝuste Amri Wandel estas la aŭtoro de la sumiga retrorigardo pri la israelaj semajnfinoj, el inter kiuj la lasta pasintjare okazis ĉe la Morta Maro. Bedaŭrinde ankaŭ la vicojn de israelaj esperantistoj pasintjare forlasis du elstaruloj: Beki Turĝeman kaj Mark Steinberg. La omaĝaj biografiaj notoj firmigas la memoron pri ili kaj iliaj aktivadoj inter tiuj, kiuj daŭre senlace portas la torĉon.